"hejmen mi flugus"



Estas vintro en mia urbo de valetoj

Verda kaj griza mia penso

Tra la fenestron ventro malvarmiĝas

Kaj ŝtelas la vortojn el mia menso



Mi sonĝis hieraŭ pri la maro

Kiun mi vidis de karcero

Kaj la mil mejloj kiuj apartigis nin

Simple forfandis kiel neĝero



Kaj se mi estus birdo, hejmen mi flugus

Kaj estas kion volas mi

Kaj se mi estus birdo, hejmen mi flugus

Hejmen mi flugus al vi



La disiĝado estas trista

Antaŭe mi malkovris ĝin

Mi amas mian urbon, mian landon

Sed kelkfoje pli mi amas vin



Eble forlasos mi patrujon

Forflugos kiel la aliaj

Kaj en la okcidenta ĉielo

Vidiĝos la sonĝ-memoroj miaj

	

Kaj se mi estus birdo, hejmen mi flugus

Kaj estas kion volas mi

Kaj se mi estus birdo, hejmen mi flugus

Hejmen mi flugus al vi



Kaj se mi estus birdo, hejmen mi flugus

Kaj eble unuiĝus ni

Kaj se mi estus birdo, hejmen mi flugus

Hejmen mi flugus al vi

Hejmen mi flugus, hejmen mi flugus al vi